Skip to content

masoris/memlingo

Folders and files

NameName
Last commit message
Last commit date

Latest commit

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Repository files navigation

Memlingo-Projekto

Memlingo estas Esperanto-lernilo por Azianoj. Lernantoj povas ekzerci Esperanton progrese kun bonaj ekzemploj kaj modelaj sonoj, sen bezono de gramatika klarigo. Vi povas lerni Esperanton ĉiam ajn per via saĝ-telefono. Provu Memlingon!

Esperanto en Duolingo

Duolingo estas preskaŭ perfekta kaj senpaga lernilo de Esperanto. Tamen malfeliĉe Duolingo servas nur por la angla-lingvanoj.

Dum kelkaj jaroj, ankaŭ la potugala, la hispana kaj la franca estis servitaj, sed pro komerca/profit-cela kialo, tiuj lingvoj estis nuligitaj, kaj do, nuntempe, nur la angla-Esperanto kurso restas.

Esperanto Lernilo por Ne-angla-lingvanoj

Kriterioj de bona lernilo necesa por ni estas jenaj:

  • Plur-lingveco por Ne-angla-lingvanoj
  • Facila Uzebleco sen Bezono de Klarigo
  • Progresiga Ordo kaj Ripetiga Ekzerco
  • Bonkvalita kaj Modela Sono
  • Mallonga Lernado por Ofta Uzado

Espereble, la lernilo devas esti tre simpla kaj facile uzebla, kaj oni povus tuj uzi ĝin sen bezono de klarigo.

Por novaj komencantoj, ĝi devas enkonduki lernaĵojn iom post iom en progresiga ordo kun sufiĉe ripetiga ekzerco. Ĉio devas esti kun bonkvalita modela sono. Unu-foja lernado devas esti tre mallonga, por ke oni povas ofte uzi ĝin dum ajna tempo libera.

Tri Kursoj

Ni havas tri kursojn.

Kurso A estas por veraj komencantoj. Ĉi tie oni progrese kaj ripete absorbas la bazajn regulojn de Esperanto sen ajna klarigo, nur per progrese montritaj ekzemplaj frazetoj.

Ĉi tie, lernantoj vidas kaj aŭdas progrese ŝanĝantajn frazetojn kun 3 aŭ 5 vortoj, kaj lernas gramatikajn regulojn.

Kurso A estas konstruita surbaze de Fama kurso por komencantoj, la Zagreba Kurso.

Kurso B celas pri pli-larĝigo de lernado, kun pli diversaj esprimoj.

Vort-parkeriga Kurso C

Ni pensis, ke spertaj esperantistoj ankoraŭ bezonas lernadon. Sed por ili, sufiĉas memorado kaj parkerado de vortoj, por teni sian vort-stokon kaj etendi sian vort-provizon. Kurso C estas por tiuj spertuloj.

La junulara gazeto Kontakto listigas mil bazajn vortojn. La Akademio rekomendas vortojn en la nomo de Baza Radikaro oficiala. Oni kalkulis oftecon de vortoj el vasta tekstaro, kaj publikigis tion sur interreto. S-ro Nema el koreio kolektis vortojn el diversaj lerno-libroj.

Ni ordigis 6 mil vortojn, surbaze de tiuj listoj, relative ordigita en ofteco, graveco kaj facileco.

Voĉa Sono

Google provizas divers-lingvan tekst-al-voĉan servon. Pola lingvo plej similas al Esperanto-prononco. Do ni disvolvigis aŭtomatan trans-skribilon de Esperanto al Pola teksto.

Plej malfacila estas devigi la Esperantan akcenton al Pola parolilo.

La kvalito ankoraŭ ne tre bona, kaj do, ni devis aŭskulti kaj korekti ĉiujn ekzemplajn esprimojn du tri fojojn.

Paroliga Kurso

Nun ni estas disvolviganta voĉ-paroligan kurson. Por tio, ni utiligas ChatGPT, por analizi voĉ-rekordon de uzantoj. Tio devos esti en limigita formo, kun antaŭe preparitaj frazoj.

Por pli libera dialoga formo, ni nun nur estas en cerbuma etapo. Por dialoga parola kurso, Ni bezonas pli da studo de ChatGPT... eble en la venonta jaro.

Pli da lingvoj

Nun ni subtenas nur 5 lingvoj, orient-aziaj. Nia plano estas etendigi ĝin laŭ-grade utiligante Goovlan tradukilon.

Mongola, Taja, Malaja/Indonezia, Hinda, Persa(Irana), Nepala, Urdua(Pakistana), Turka, Hebrea, Araba estus la sekvaj lingvoj.

Samtempe europaj lingvoj estas gravaj, ĉar nek ili eblas en duolingo. Franca, Germana, Hispana, Itala, Portugala, Rusa.

Nur post tio, ni povus imagi ceterajn lingvojn - Tagaloga, Kmera, Birma, Begala, Tamila, Punjaba, Marata, Teluga, Pola, Ukrajna, Sveda, Svahila.

Memlingo: http://memlingo.esperanto.or.kr/

Permesiloj

Softvaro inkluzive .py .js aplikas la [CC BY 4.0]. Ĉion alian oni povas ŝanĝi. Tial aplikas la [CC BY 4.0].